Gastlibro
Saluton el Nova Skotio,
NI estas en la sama lando, sed ne proksima. Mi ŝatas vian paĝon k ĝuas viajn programojn. Dankon, por via laboro.
Reni
Fakte jam de pluraj monatoj mi duonregule auxskultadas la elsendojn de la nova Radio Verda (kaj, se gxuste mi tion memoras, mi jam emis auxskulti tiujn de la unua erao de RV). Estas cxiam suficxe interesa, kvankam mi ne povas kasxi ke ni havas tuta malsamajn ideojn pri tio, kio estas bona muziko. Multan sukceson ankaux estonte!
Ni malkovris vian radiostacion antaù nelonge.Estas vere agrabla kaj interesa via laboro.Esperanto-Videoservo jam produktis kalkajn DVD-ojn en esperanto.Ankau unu KD alvenis al UEA antaünelonge.Temas pri "Ridu kun ni" de La Verda Pajaco.La DVD estas: La Revizoro (laû traduko de Zamenhof), Kanaria Karnavalo kaj La Kirasshipo Potemkin.Ni volas gratuli vin pro via agado favore de nia komuna celo.Chiam Antaûen!!
Dankegon kaj Gratulojn por tiu bonega radio !
Dank'al via flua klara parolado, mia esperantokomprenado plibonigas ! Kaj, via retejo belindas !
Manolo
Mi forgesis, Salutojn de norvegio.
Bonvolu anoncos pri la esperanta kursejo
www.lernu.net.
Bonega programo.
Mi anoncis via retpaxo en lernu.net
Frank
Nun estas pli facile audi la programojn- oni ne devas atendi. Mi gratulas vin por viaj tre bonaj programeroj.
Sukceson, sukceson kaj sukceson al vi. Via laboro estas tre grava por la Esperanta-movado.
Jen animacia filmeto pri Radio Verda, spektebla cxe YouTube jene:
Benny Andersson-muziko dum homaĝo al DH kaj CP – ege bela!
Mi estas hispano lernanta de Esperanto, kaj vi tre helpas al min. Via laŭparolo estas klara. Saluton kaj Gratulojn, Karlina kaj Arono.
Mi sciis nenion pri Radio Verda ghis nun kaj estas tre agrable surprizita de ghia kvalito. Sinceran gratulon.
Kiel elegantaj vi sur la kapa foto!! Vi tre belaspektas!!
Estas afable tiel klopodi por aŭskultantaro de radio verda, dankon!
Tio aspektigas vin tre profesiaj! ;-)
Sebkel
Saluton! Milojn da dankoj al la radio! Mi antaŭ nelonge ekis aŭskulti aŭdlibrojn kaj retradiojn kaj Radio Verda estis por mi vere furora malkovro. Ege vigla kaj viva parolado de Arono kaj Karlina plaĉegas al mi. Via 100-a episodo ridegis min multe! Ĉarma etoso!
Plurajn interesajn episodojn al vi!
---
Ĝue aŭskultante,
Ljoŝa el Rusio.
Gratulon pro la podkasto! Post Radio Verda mi jam ne plu scias, cxu oni edzigxu aux acxetu biciklon? ;)
Bone elektitaj temoj, profesie prezentitaj: jen bona ekzemplo de Esperantokulturo.
Nepre regule auskultu!
Je la unua fojo mi vizitis chi tiu esperantan radion kaj de nun antauhen, mi vizitos chiam! Kial?
-Char ghi estas bela,
-Char ghi estas necesa,
-Char ghi estas tauhga,
-Char vi estas fantastikaj pro ghia kreado,
-Char la esperantomovado necesas tion: inteligentaj personoj kiuj kreas inteligente tauhgajn aferojn!
FELICHON AL VI!
Saluton! Mi tre ŝategas la novan aspekton de via retpaĝo. Mi aŭdis al Radio Verda nun antaŭ du jaroj, kaj de ĝi lernis multan! Mi nur deziras ke mi iutage parolos tiel bone kaj flue kiel vi.
Belega pagxaro! Dankon pro la amuza kaj informricxa podkasto. Pere de viaj elsendoj kaj mia nivelo de Esperanto kaj mia komprenkapablo plibonigxis. Fakte, Arono,vi estis referenco por mi. Post kiam mi antaux du jaroj spektis filmeton de Lernu! en kiu vi flue parolis Esperante, mi tute miris! Mi demandis al mi: el kiu lando venas tiu ulo, kiu, senakcxente parolas? Eblas flue kaj senakcxente paroli Esperanton! Ekde tiam mi promesis al mi ankaux tiel bone paroli E-on. Poste mi trovis Radion Verdan interrete. Dankegon al vi ambaux, Arono kaj Karlina! Vivu longe, sane kaj pace. Kaj daurigu la belan laboron! Andersono Fragozo el Brazilo


Gratulon al vi por via bela laboro.
Gxis!